Wikipedia:Comunicato 24 ottobre 2012/eo

Da Wikipedia, l'enciclopedia libera.
Vai alla navigazione Vai alla ricerca
be - bg - ca - cs - de - el - eml - en - es - eo - fr - gl - he - ia - it - ja - ko - na - nl - pms - pt - ro - roa-tara - ru - sr - zh-hans - zh-hant
Kara leganto,

Plian fojon, la sendependeco de la itala Vikipedio estas minacata.

La itala Senato estas pridiskutanta leĝproponon pri kalumniado (Leĝpropono #3491). Se iuj amendoj, 3.204, 3.400 kaj ĉefe 3.207, estus aprobitaj, ili postulus ke Vikipedio ŝanĝu aŭ forigu enhavon nur je peto de iuj ajn kiuj kredas ke ili estis kalumniitaj aŭ ke ilia privateco estis malrespektita. Ĝi devus esti efektivigita senkonsidere al la valideco de la plendo. Kulpuloj povus esti persekutitaj kaj monpunitaj ĝis 100 000 eŭroj.

Vikipedio agnoskas la rajton de ĉiu individuo al protekto de sia reputacio, kaj volontuloj de Vikipedio laboras ĉiutage por defendi tiun rajton. Tamen, se tiu leĝpropono estus aprobita, iu ajn diro en iu ajn artikolo de Vikipedio povus fronti devigan forigon, je postulo, malgraŭ tio, ke ĝi estas vera.

Tiu postulo subfosus la fundamentajn principojn de Vikipedio, ĝi estus neakceptebla limigo al ties sendependeco, kaj timiga minaco al la daŭra laboro de 15 milionoj da volontuloj ĉirkaŭ la tuta mondo. Ili devus retiriĝi de artikoloj pri iuj temoj aŭ homoj, "nur por ne embarasiĝi".

Vikipedio estas la plej granda kolektiva verko en la historio de la homaro.

En la lastaj dek du jaroj, Vikipedio fariĝis parto de la ĉiutagaj kutimoj de milionoj da retanoj serĉantaj bonan fonton de scio, senpagan, kaj fonditan sur principoj de neŭtraleco kaj libereco de parolo.

La itala Vikipedio havas preskaŭ unu milionon da artikoloj kiuj ricevas 16 milionojn da vizitoj ĉiutage, sed tiu ĉi leĝo povus malvidigi ilin ĉiujn, por ĉiam.

La libera enciklopedio estas monumento al homa scio, kaj monumento de homa scio. Ni ne allasos ĝian detruon.


Non lasciare che scompaia Diskuto (en la itala)