Libera Folio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libera Folio
Libera Folio
Libera Folio
periodaĵo
Priskribo La ĉefpaĝo de Libera Folio la 24-an de majo 2020
Retadreso LiberaFolio.org
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto István Ertl kaj Kalle Kniivilä
Fondiĝo 12-a de aprilo 2003
Stato aktiva
vdr

Libera Folio estas esperanta bulteno, kiu aperas nur en la reto. Lanĉita la 12-an de aprilo 2003, ĝi raportas pri la Esperanto-movado sed estas sendependa de movadaj instancoj. La redakcio de Libera Folio strebas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn" en la Esperanto-movado. [1] Fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä; Ĝin ankoraŭ redaktas Kniivilä. Konstantaj kunlaborantoj estas István Ertl, Robert Nielsen, Paweł Fischer-Kotowski kaj Jukka Pietiläinen, kiu estis la redaktoro de septembro 2018 ĝis decembro 2019.

De la pria paĝo[redakti | redakti fonton]

"Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, tekstoj el Libera Folio estas libere represeblaj, kondiĉe ke la fonto estas indikita.

La redakcio respondecas nur pri la enhavo de tekstoj afiŝitaj de la redakcio.

La redakcio ne kontrolas la enhavon de komentoj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed havas la rajton forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj estas malpermesitaj.

Ligiloj al senrilataj retejoj estas konsiderataj spamo kaj povas esti forigitaj senaverte. Estas malpermesite aperigi en Libera Folio retpoŝtajn adresojn aŭ aliajn privatajn informojn de aliaj personoj sen ties konsento.

Legantoj kiuj ripete malobservas admonojn de la redakcio perdos sian rajton afiŝi komentojn kaj artikolojn en Libera Folio. Se vi trovas, ke iu komento aŭ alia teksto en Libera Folio konsistigas malobservon de la reguloj, bonvolu ne respondi al ĝi publike, sed kontaktu la redakcion."

Historio[redakti | redakti fonton]

la historia enpaĝigo laŭ ekzemplo de aprilo 2007

La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio.

De la komenco ĉefredaktis ĝin Kalle Kniivilä. Teknika respondeculo de 2004 ĝis 2016 estis Jan-Ulrich Hasecke. En septembro 2018 Jukka Pietiläinen alprenis portempe la redaktorecon pro nova laborposteno de Kniivilä[2]. Tiu ĉi en januaro 2020 denove reprenis la ĉefredaktorecon ĝis nuntempe.[3]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estas favore akceptitaj. Ofte oni kritikas la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".

Jam en la Universala Kongreso de Gotenburgo en 2003, kelkajn monatojn post la fondo de Libera Folio, estrarano de UEA dum la komitata kunsido kolere aliris la redaktoron de Libera Folio kaj minacis neniam plu respondi al ajna demando de Libera Folio. La kialo estis, ke la antaŭan vesperon Libera Folio citis maloportunan diraĵon de la koncerna estrarano, eldiritan dum publika kunsido.

Fortajn kritikojn ofte montras la Esperanta Civito, kies Kapitulo en oktobro 2005 deklaris s-ron Kalle Kniivilä "persona non grata" por la tuta Esperanta Civito.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj unuafoje superis 3.000. Ankaŭ post tio la kvanto de vizitoj plu kreskis.

Laŭ informoj de la teknika respondeculo[4], en la jaro 2015 estis 131.822 vizitantoj. Ĝis tiam la plej sukcesa jaro estis 2013, kun 145.269 vizitantoj, kiuj faris 600.741 vizitojn kaj legis 2.368.082 paĝojn.

Ekde decembro 2016, kiam estis lanĉita la nuna versio de Libera Folio, oni publikigis preskaŭ 600 artikolojn, kiuj ricevis 9 415 komentojn. Se kalkuli arkivitajn artikolojn, kiuj ne estis transmetitaj al la nova retejo, dum la du jardekoj en Libera Folio verŝajne aperis proksimume du mil redakciaj tekstoj.

La suma kvanto de paĝomontroj ekde decembro 2016 ĝis nun estis 1,2 milionoj. Dum la lastaj jaroj la kvanto de paĝomontroj daŭre kreskas, kaj pasintjare ili atingis 211 000. Ĉi-jare ĝis nun ni havis proksimume 55 000 paĝomontrojn. La plej multaj vizitantoj dum 2023 venis el Germanio, Nederlando kaj Finnlando.

La mezuma kvanto de paĝomontroj ĉiutage estas ĉirkaŭ 500, sed la cifero facile duobliĝas, kiam aperas interesaj artikoloj. La plej populara artikolo dum 2022 estis La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, kun proksimume kvar mil paĝomontroj. En 2023 plej populara ĝis nun estis la artikolo Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto, kun preskaŭ du mil paĝomontroj. [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sinprezento en la retejo
  2. 2018-07-27 - Jukka Pietiläinen, «Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion», Libera Folio
  3. Intervjuo en Pola Retradio
  4. ”Ni ĉie bezonas pli da travideblo”, intervjuo al Jan Ulrich Hasecke en decembro 2016
  5. Por kio utilas Libera Folio?, artikolo en Libera Folio aperinta 2023-04-19 esperante
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.